Laŭ la franca ministro pri sano la kontraŭbrulumiloj malplibonigas la infekton

Olivier Véran, la franca ministro pri sano avertis hieraŭ (sabate, la 14-an), ke por tiuj infektataj de COVID-19 netaŭgas uzi la kuracilojn kiel ibuprofeno, kortizono kaj aliaj kontraŭbrulumiloj.

“Uzi tiajn kontraŭbrulumajn kuracilojn povas malplibonigi la infekton. Okaze de febro, uzu paracetamolon. Se oni jam uzas kontraŭbrulumojn aŭ pridubas tiurilare, demandu la kuraciston”, tion afiŝis sur Tvitero la ministro, kiu estas kuracisto.

Francolando nombras pli ol 3.600 konfirmitajn malsanulojn kaj 79 mortintojn pri tiu nova kronviruso kaj la ministro reliefas, ke “oni spertas la komencon de epidemio pri nekonata viruso”. Li instigis la tutan loĝantaro “je serioza kaj skrupula ŝanĝo de konduto, por kaj individua kaj kolektiva protektado”.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s