La pronomo “ri”, uzata por priparoli personon sendepende de ties sekso, ne estas kontraŭfundamenta!

El la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo (kvankam la Deklaracio ne estas parto de la Fundamento, ĝuste ĝi validigas la Fundamenton):
“Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo”.

En la Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto (!) estas dirite: “Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo”.
Ŝajnas al mi ke Bertilo Wennergren, Markos Kramer kaj Edmund Grimley Evans estas unuj el la plej spertaj kaj aŭtoritataj (eble eĉ la plej spertaj kaj aŭtoritataj) esperantistoj (Kramer kaj Wennergren cetere estas esperantologoj). Krom tio, ili estas membroj de la Akademio de Esperanto. Ilia subteno (en la okazo de S-ro Wennergren sub “subteno” mi subkomprenas nemalkonsilon en PMEG) de ri, laŭ mi, estas sufiĉa por laŭfundamente uzi la pronomon ri por priparoli personon. En PMEG, kies aŭtoro estas Bertilo Wennergren, se vorto estas malkonsilata, ĝi estas signita per du steletoj (*) sed la pronomo ri ne estas signita tiel – sekve ĝi ne estas malkonsilata. En la svedan estas enkondukita la pronomo hen. Do, tia fenomeno ne estas unika por Esperanto.

Ri en PMEG: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb

Ri en la Reta Vortaro: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ri.html

Krom tio, la pronomo ri estas de Akademiano (!) uzita en Monato.


La seksneŭtrala pronomo ri renkonteblas ankaŭ sur la feminisma blogo Egalecen.


Estas kantoj enhavantaj la seksneŭtralan pronomon ri; ekzemple Amu rin kaj Ubuntu.


La pronomo ri estas multfoje uzita en Juna amserĉado per Esperanto.


La seksneŭtrala pronomo ri estas uzata en la Esperanta Vikipedio se la priparolato preferas esti priparolata seksneŭtrale:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Jacob_Tobia

https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Euleax_Elias_Gon%C3%A7alves_de_Lima_Pereira
https://eo.wikipedia.org/wiki/Travis_Alabanza
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ruth_Baldacchino
https://eo.wikipedia.org/wiki/Marcos_Cramer
https://eo.wikipedia.org/wiki/Marjorie_Celona
https://eo.wikipedia.org/wiki/Akwaeke_Emezi
https://eo.wikipedia.org/wiki/Sam_Smith

Jen cetere iu skribis ke ria pronomo estas ri: https://miestasmia.com/eo

La pronomo ri eĉ estas en la retejo de la Centra Reto de TEJO.


P. S. Mi dezirus jam nun respondi eblajn demandojn:

 Ĉu oni bezonas pronomon, uzeblan por priparoli personon seksneŭtrale?
— Tio, ke en la svedan estis enkondukita la pronomo hen, kaj tio, ke la Esperanta pronomo ri estas uzata en la praktiko, montras ke jes. La seksneŭtrala pronomo ri estas bezonata por priparoli personon sen mencii ties seksan identecon: oni ja povas priparoli personon sen mencii ties aĝon, naciecon, religian kredon, politikajn vidpunktojn, seksan orientiĝon, sangotipon, okulkoloron ktp. Krom tio, por neduumuloj la pronomoj ŝi kaj li ne taŭgas, ĉar ilia seksa identeco estas nek plene ina, nek plene iĉa.


 Kiel oni povas uzi “ri” se ĝi estas neoficiala?

— Mi tute ne diras ke la pronomo ri estas oficiala. Ĝi almenaŭ ankoraŭ estas neoficiala, sed tamen ĉi tio ne senigas ĝin je ĝia bezonateco, kaŭzita se sociaj ŝanĝiĝoj (ekzemple videbliĝo de neduumuloj), kaj la laŭfundamenta uzebleco. Por ke la Akademio oficialigu iun vorton, tiu vorto devas esti praktike aplikata. Mi pensas ke la uzateco de la pronomo ri jam nun estas sufiĉe vasta por ĝia oficialigo. Mi dubas ĉu la sufikso -end- estis pli vaste, ol ri nun, uzata, kiam la Akademio oficialigis ĝin. Espereble la pronomo ri tamen estos en la deka oficiala aldono. Estas ja strange ke la apenaŭ uzata ci estas oficiala, dum la vaste uzata ri ne.

—  Ĉu la kvina regulo de la Gramatiko ne fermas la pordegon por la pronomo “ri”?

— En la kvina regulo (en ĝia Esperanta traduko) estas dirite: “La pronomoj personaj estas: miviliŝiĝi (por bestoj aŭ aĵoj), siniilioni (senpersona plurala pronomo)”. Ĉi tio tamen ne signifas ke ne povas esti aliaj pronomoj, ĉar en la Universala Vortaro (parto de la Fundamento de Esperanto) estas la pronomo ci, kvankam ĝi ne estas listigita en la kvina regulo. Krom tio, en la Antaŭparolo de la Fundamento estas dirite: “Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos… Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera”. En la tute naturan svedan lingvon enkondukiĝis la pronomo hen, kio tamen, kiel almenaŭ al mi ŝajnas, neniom endanĝerigis la svedan. Tial ankaŭ la Esperanta pronomo ri havas la rajton esti en la lingvo, kaj estas ende rigardi ĉi tiun pronomon kiel nedisputeblan parton de la naturvojaj pliboniĝado kaj perfektiĝado de Esperanto.

— Ĉu eble povas esti iu alia seksneŭtrala pronomo (ekzemple “ŝli”)?

— Ĉiuokaze, populariĝis ĝuste la pronomo ri, ne “ŝli”, nek iu alia. La pronomo “ŝli” ja estas kvazaŭ kunfandiĝo de la vortoj ŝi kaj li. Ĉi tio ja estas problema ĉar la vorto “ŝli” povas supozigi ke povas esti nur ino kaj iĉo, dum la neduumuloj estas neglektataj.

— Ĉu la pronomo “ri” ne estas nepreferinda pro tio ke ĝi enhavas la literon “r”, kiu por kelkaj estas malfacile elparolebla?
— La litero povas esti elparolata diversmaniere. En la franca kaj la germana versio de la Fundamenta Gramatiko la litero estas priskribita per simpla r. Tial en Esperanto oni povas elparoli la literon ne nur kiel la anglan [ɹ], la rusan [r] aŭ la polan [ɾ], kiuj ja povas esti malfacilaj por kelkaj, sed ankaŭ kiel la francan kaj germanan [ʀ] aŭ [ʁ], kiuj ŝajnas esti pli facile ekregeblaj.

— Ĉu “ri” ne tro similas al “li”?
— Se oni ĝuste elparolas loon kaj roon, tiuj estas sufiĉe facile distingeblaj. En Esperanto estas multaj aliaj vortoj, kie ĝusta elparolo povas evitigi miskomprenojn. Ekzemple al — ar’, alia — aria, alta — arta, angulo — Anguro, alumeto — arumeto, albo — arbo, avalo — avaro, balo — baro, bela — bera, bildo — birdo, blanka — branka, blovo — brovo, blua — brua, boli — bori, boldo — bordo, ĉaleto — ĉareto, dilo — diro, el — er’, elekta — erekta, fajli — fajri, fali — fari, falto — farto, felo — fero, filmo — firmo, flanko — franko, floto — froto, flui — frui, flustri — frustri, fola — fora, glacio — gracio, glaso — graso, glata — grata, glava — grava, glando — grando, halo — haro, ilo — iro, ili — iri, kala — kara, klara – krala, kolo — koro, kolekti  — korekti, kolono — korono, koloro — korolo, klono – krono, klaĉi — kraĉi, kulo — kuro, legi — regi, leĝo — reĝo, lando — rando, lekto — rekto, levi — revi, limo — rimo, lipo — ripo, lito — rito, loko —  roko, luĝo — ruĝo, lukti— rukti, lumo —  rumo, luno— runo, malo — maro, malto — Marto, milo — miro, modelo — modero, mola — mora, mulo — muro, nula — nura, ol — or’, pala — para, peli — peri, pilo — piro, plena — prena, pleta — preta, pli — pri, polo — poro, pulo — puro, sablo — sabro, stali — stari, stelo — stero, ŝilo — ŝiro, telo — tero, tilo — tiro, tolo — toro, tulo — turo, ulo — uro, valo — varo, velo — vero, velki — verki, vilo — viro, voli — vori, volto — vorto.


— Zamenhofo en sia lingva respondo aprobis uzadon de “ĝi” por paroli pri persono, kial ni do bezonas “ri”?

— Mi dirus, ke Zamenhofo pli malkonsilis tian uzadon de ĝi, ol “aprobis”: https://tekstaro.com/?s=5e624e0593f8d

El la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo:
“Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj «tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto»”. La pronomo ĝi, laŭ la franca versio de la kvina gramatika regulo, estas “por la bestoj aŭ la aĵoj”: “pour les animaux ou les choses”. Laŭ la germana versio de la kvina gramatika regulo, la pronomo ĝi estas “pri bestoj aŭ aĵoj”: “von Thieren oder Sachen”. Laŭ la rusa versio de la kvina gramatika regulo, la pronomo ĝi estas “pri aĵo aŭ besto”: “о вещи или о животномъ”. Laŭ la pola versio de la kvina gramatika regulo, la pronomo ĝi estas “pri aĵo aŭ besto”: “o rzeczy lub zwierzęciu”. En la angla versio de la kvina gramatika regulo la pronomo ĝi estas tradukita en la anglan per it sen specialaj klarigoj. La angla pronomo it povas esti uzata ne nur por priparoli beston aŭ aĵon, sed ankaŭ por priparoli infaneton. Do, kiel oni uzu la pronomon ĝi se la franca, la germana, la rusa kaj la pola versioj de la kvina gramatika regulo instruas ke la pronomo ĝi signifas “la priparolataĵo” (inkluzive de “la priparolata besto”), dum la angla versio de la kvina regulo instruas ke la pronomo ĝi povas signifi ne nur “la priparolataĵo”, sed ankaŭ “la priparolata infaneto”? La Antaŭparolo de la Fundamento donas al ĉi tio la jenen respondon: “komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto”.
Ni rigardu la kuntekston en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Tie troveblas du okazoj kiam la pronomo ĝi estas uzata por priparoli (konjekteble homan) infanon. Sekve la kvinaregula anglalingva traduko de la pronomo ĝi estas pli preciza ol la tradukoj franca, germana, rusa kaj pola, kie estas neglektite ke la pronomo ĝi povas signifi ne nur “la priparolataĵo”, sed ankaŭ “la priparolata infaneto”. En la Fundamento iuj nacilingvaj klarigoj povas ne malimplici ion kion malimplicas aliaj naciaj klarigoj kaj tradukoj. Ekzemple ruslingvanoj, legintaj en la Universala Vortaro la rusajn tradukojn de la vortoj fraj’ kaj kaviar’ povas mise pensi ke ĉi tiuj vortoj estas samsignifaj ĉar ambaŭ estas tradukitaj en la rusan per икра, anglalingvanoj povas mise pensi ke la vortoj hom’ kaj vir’ estas samsignifaj ĉar ambaŭ estas tradukitaj per man, tamen la franca traduko de la vorto hom’ “homme (l’espèce)” kaj la franca traduko de la vorto vir’ “homme (sexe)” ja lasas nin bone kompreni ke ĉi tiuj vortoj havas nesamajn signifojn. Ĝuste en la okazo de difino de la pronomo ĝi la angla it, per kiu estas tradukita ĝi en la angla versio de la kvina gramatika regulo kaj en la Universala Vortaro, kiel oni povas vidi en la Ekzercaro, estas pli bona, ol la tradukoj franca, germana, rusa kaj pola. La angla it estas uzata por priparoli aĵon aŭ beston aŭ infaneton sed ne plenaĝan personon… Tial ni povas konkludi ke oni ne povas diri ĝi pri plenaĝa persono. La lingva respondo tute ne gravas ĉar, kiel ni vidas en la Deklaracio, oni devas gvidi sin laŭ la Fundamento kaj ne laŭ la lingva respondo de Zamenhofo, kie ri dekliniĝis de la vera angleca signifo de la vorto ĝi. Alia kontraŭfundamenta aserto de Zamenhofo estas en ĉi tiu lingva respondo kie ri pravigas la vortojn neniigi kaj neniiĝiO kaj a en la vortoj nenio kaj nenia estas partoj de la radiko; se neni estus la radiko, oni povus formi la kunmetaĵon neni/e kiu estus sinonimo de la vorto neniel. En la Universala Vortaro (parto de la Fundamento) estas dirite: “Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat’in’o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte.”. La vortoj nenio kaj nenia ne estas dividitaj per streketo.

En la Antaŭparolo de la Fundamento estas dirite: “li[la aŭtoro de Esperanto] petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro[la Fundamento de Esperanto]”.
En la sama Antaŭparolo estas dirite: “Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj“. En ĉi tiu PDF-aĵo troveblas la Antaŭparolo de la “Lingvaj Respondoj”, jen ĝia parto: “Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de
tempo al tempo donadis al diversaj demandantoj res-
pondojn pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis
karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en
diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed
kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj
kvazaŭ ian «oficialan decidon» pri tiu aŭ alia demando, kaj
miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evolu-
adon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu
devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la
Respondojn.”.

Certe nek la lingva respondo de Zamenhofo, nek la Akademio povas ŝanĝi la sencon de la netuŝebla pronomo ĝi, kiu, kiel ni vidas en la Ekzercaro, plej precize respondas al sia traduko en la angla versio de la Gramatiko kaj sia angla traduko en la Universala Vortaro: it.

— Ĉu oni ne povas diri “tiu”/”ties” anstataŭ “ri”/”ria”?
— Oni efektive povas diri tiu/ties en certaj okazoj, sed ne ĉiam ĉar tiu kaj ties povas, por ke miskomprenoj evitiĝu, esti uzataj ĝuste en la senco de “la priparolat(aĵ)o kiu en la antaŭa frazo ne estis subjekto” kaj “de la priparolat(aĵ)o(j) kiu(j) en la antaŭa frazo ne estis subjekto(j)” respektive. Ekzemple “tiu” en la frazo “Arielo venis al Alepjo, kaj tiu benis rin” signifas Alepjon, dum “ri” signifas Arielon; “ties” en la frazo “la feo estis fluganta, tenante la manon de la feido, ĉar ties piedetoj laciĝis, dum riaj flugiloj restis en ordo” signifas “de la feido”, dum “ria” signifas “de la feo”.

— Ĉu la pronomo “ri” ne estu nur por la neduumuloj?— Oficiale nuntempe en Esperanto estas tri ununombraj triapersonaj pronomoj: ĝiŝi kaj liĜi signifas la priparolataĵon aŭ la priparolatan infaneton; ŝi signifas la priparolatan inon; li signifas la priparolatan iĉon (virseksan personon aŭ virseksan beston), aŭ la priparolatan personon, kies sekso estas nekonata de la parolanto, aŭ konata de la  parolanto sed intence ne sciigata de ri al la alparolato(j), aŭ la priparolaton, kiu estas “iu”, “ĉiu”, “neniu”, “iu persono”, “ĉiu persono”, “neniu persono” k. s.(la trastrekitaĵo povas esti rigardata kiel seksisma…). La nura afero, por priparoli kiun taŭgas neniu el la tri pronomoj, estas “la priparolato kies seksa identeco estas neduuma”. Kaj vi eble ial pensas ke necesas pronomo, kiu signifus “la neduuma priparolato”, dum pronomo, kiu signifus “la priparolato” ne estas bezonata. Mi ne konsentas pro pluraj kaŭzoj kaj opinias ke la pronomo ri signifu la priparolaton tute sendepende de ties sekso. Kredeble en neniu lingvo nun estas aparta pronomo por la neduumuloj; se en Esperanto estus tia pronomo, ĉi tio povus esti kontraŭkutima por multaj. La sveda lingvo, kiu estas en tre simila situacio rilate la pronoman sistemon, ekhavis la seksneŭtralan pronomon hen. Se vi volas konvinkiĝi ke la oftiĝinta pronomo hen estas ĝuste seksneŭtrala, sed ne nur por la neduumuloj, vi eble povus demandi pri tio en la Telegrama grupo “Esperanto – Svenska”. Ĉi tie troveblas ligilo al ĝi: https://telegramo.org/
Eble vi pensas ke estus pli egalece se oni havus apartan pronomon por la neduumuloj ĉar oni ja havas apartajn pronomojn por la inoj kaj por la iĉoj. Tia solvo tamen alportus al la lingvo malegalecaĵon ĉar ne estas “la sola neduuma seksa identeco”. “Neduuma” estas terminego por ĉiuj seksaj identecoj, estantaj nek ekskluzive inaj, nek ekskluzive iĉaj. Do, se la pronomo ri estus nur por la personoj kies seksa identeco estas neduuma, ĝi estus por ĉiuj seksoj, krom la ina kaj la iĉa. “Pronomo, signifanta personon de ajna seksa identeco krom la ina kaj la iĉa” similas al “vorto, signifanta ĉiun ajn koloron krom la griza kaj la helruĝeta”.

Finfine, en la praktiko, kiel ekzemple en “Amu rin“, “Juna amserĉado per Esperanto“, “Ri liberas“, “El kulturo de perforto al kulturo de konsento“, la pronomo ri estas uzata kiel seksneŭtrala. Ĝi ja estis prezentita kiel komunseksa en la novaĵletero Sekso kaj egaleco.
Jen cetere alia ekzemplo de la seksneŭtrala uzo de la pronomo ri: “Se vi volas komuniki rekte kun iu jutubisto, plej taŭga maniero estus komenti rekte en Jutubo, ĉar tiel la jutubisto ricevos averton kaj eble ri decidos respondi al vi“.

6 pensoj pri “La pronomo “ri”, uzata por priparoli personon sendepende de ties sekso, ne estas kontraŭfundamenta!”

  1. Ĉu nur por mi la pronomo “ri” aspektas vira, eĉ maskla? Mi tuj devas pensi pri la latinaj esprimoj “Rex Imperator” aŭ “Rex Iudaeorum” kiam mi vidas ĝin ie skribita en teksto. Laŭ mi oni povus uzi ri por paroli pri neduumuloj, sed kiam oni parolas pri nespecifa persono mi proponas la uzadon la pli mola “ji”, ĉar ĝi estas bone eldirebla kaj ne aspektas tiom heroeca kaj maskla kiel ri. Mi precipe ŝatas la akuzativan formon “jin”, ĉar ĝi estas la unua parto de la ĉina dualismo jin-jang.

    Do oni uzu ri por paroli pri neduumuloj, sed ji por paroli pri nespecifaj personoj. Ekzemploj

    Mi vizitis jin je la dek-kvina posttagmeze.
    Ji ja estas granda verkulo.
    Mi ne vidis jin ĉe la stacidomo.
    Ĉu ji estas iĉo aŭ ino?

    1. Ĉu la pronomon “ji” subtenas iu Akademiano?
      Do, ĉu uzante “ji”, oni plenumas la Antaŭparolan regulon “Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo”?
      Kiel vaste ĝi estas uzata?Aŭde “jia” apenaŭ distingeblas disde “ia”.
      Esperanto ne estas Latino cetere.

      1. Matthew, “ia” kaj “jia” estas same bone distingebla kiel “ria” kaj “lia”, do via argumento ne vere konvinkas. Mi ne scias ĉu iu akademiano jam konsideris la uzadon de ji kiel seksneŭtrala pronomo. Mi nur faras proponon kiu laŭ mi pli bone taŭgas por nespecifaj personoj ol la jam longe proponita kaj disputita pronomo ri.
        Amike, Georg

  2. Oni tre klare povas distingi roon disde lo, se oni ĝuste elparolas ĉi tiujn literojn, tiel same kiel en la paroj al — ar’, alia — aria, alta — arta, angulo — Anguro, alumeto — arumeto, albo — arbo, avalo — avaro, balo — baro, bela — bera, bildo — birdo, blanka — branka, blovo — brovo, blua — brua, boli — bori, boldo — bordo, ĉaleto — ĉareto, dilo — diro, el — er’, elekta — erekta, fajli — fajri, fali — fari, falto — farto, felo — fero, filmo — firmo, flanko — franko, floto — froto, flui — frui, flustri — frustri, fola — fora, glacio — gracio, glaso — graso, glata — grata, glava — grava, glando — grando, halo — haro, ilo — iro, ili — iri, kala — kara, klara – krala, kolo — koro, kolekti — korekti, kolono — korono, koloro — korolo, klono – krono, klaĉi — kraĉi, kulo — kuro, legi — regi, leĝo — reĝo, lando — rando, lekto — rekto, levi — revi, limo — rimo, lipo — ripo, lito — rito, loko — roko, luĝo — ruĝo, lukti— rukti, lumo — rumo, luno— runo, malo — maro, malto — Marto, milo — miro, modelo — modero, mola — mora, mulo — muro, nula — nura, ol — or’, pala — para, peli — peri, pilo — piro, plena — prena, pleta — preta, pli — pri, polo — poro, pulo — puro, sablo — sabro, stali — stari, stelo — stero, ŝilo — ŝiro, telo — tero, tilo — tiro, tolo — toro, tulo — turo, ulo — uro, valo — varo, velo — vero, velki — verki, vilo — viro, voli — vori, volto — vorto.

    Sed “jia” tro similas al “ia”. Praktike la vorto “ido” aŭde apenaŭ distingeblas disde “jido”.

  3. Oni povas longe disputi pri tiu kaj ĉiu estas fine demando de bona prononcmaniero.
    Mia argumento kontraŭ “ri” kiel seksneŭtrala pronomo estas ke ĉi taŭgas pli bone kiel malo de “ĝi”, nome por homoj, bestoj aŭ aĵoj kun alta forto, potenco aŭ povo. Li=iĉa, ŝi=ina,ri=potenca,ĝi=senpotenca.
    Neniu alparolas bebon, ĉu homa aŭ animala, per “ri”, sed ĉiam per “ĝi”, ĉar ĝi estas senpoteca.
    “Ri” male oni uzu por aĵoj kun alta forto aŭ povo, kiel reĝoj, drakoj, ĉefministroj, ŝtatoj, aliplanedanoj, la interreto, ktp. Aŭ por homoj kun apartaj kvalitoj kiel ekzemple neduumuloj.

    1. Oni povas diri “ri” ankaŭ pri infaneto, ĉar ĝi estas persono. Mi preferas sekvi la ĝeneralan tendencon uzi la pronomon “ri” por priparoli personon kies seksa identeco estas neduuma aŭ nemenciinda aŭ nemenciebla. Do, tiel same kiel oni uzas la svedan pronomon “hen”.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s