Virino estis malliberigita dum sia centjariĝa festo

Pasintsemajne (merkrede, la 4-an) la sinjorino Ruth Bryant, en la urbeto Roxboro de la usona subŝtato Norda Karolino estis arestita de la loka polico pro tio, ke ŝi iĝis 100-jaraĝa! Tamen tiu okazintaĵo koncernis planon de la centjarulino men: kiel donaco ŝi volis efektivigi la deziron esti malliberigita almenaŭ unufoje en la vivo.

Laŭ raporto de la televidgazeto “WRAL Morning” la policistoj alvenis per veturilo kun sonanta sireno kaj alparolis ŝin kadre de ŝia naskiĝtaga festo en maljunulejo, kaj uzante mankatenojn kondukis ŝin al la veturilo. Komediante ŝi kontraŭstaris la oficistojn piedbatante ilin.

Alveninte en la malliberejon ŝi estis devigita forigi la juvelojn, fari la faman “mugshot”-on (tian foton por polica dosiero). “Mi estas en malliberejo nun! Finfine mi sukcesis”, tion ŝi diris. Post resti kelkajn minutojn ĉe la ĉelo, fine de la sperto ŝi gajnis tian oranĝkoloran vestaĵon por malliberuloj.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

3 pensoj pri “Virino estis malliberigita dum sia centjariĝa festo”

  1. Bela tajperaro de”kelkajn minutojn” kiu fariĝis”kelajn minutojn”- vortludo kiu tre bone funkcias laū sia kunteksto.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s