Investanta grupo volas forigi la prezidanton de Tvitero

La firmaoj Reuters kaj Bloomberg, kiuj estas liverantoj de financmerkataj informoj, opiniante pri la estrado de la socia reteio “Tvitero” (angle “Twitter”) asertas, ke la restado de ties prezidanto Jack Dorsey en la posteno estas minacata almenaŭ pro tio, ke la investanta grupo nome “Elliott Management” estus aĉetanta akciojn de la socia retejo, kaj premanta favore al la forigo de Dorsey el sia posteno.

Gvidata de Paul Singer, kiu jam estis priskribita de la usona gazetaro kiel tia plej timata investanto de la mondo, tiu grupo Elliott antaŭnelonge estus aĉetinta 4% de Tvitero (tio estas 1 miliardo da usonaj dolaroj), akirante tiamaniere povon en la firmao, laŭ ties strukturo. La grupo famas kiel “aktivema” kadre de siaj investoj, instigante la firmaojn anstataŭi estrojn kaj ŝanĝi la konsilantaron, postulante la plialtigon de akciprezoj.

Jack Dorsey estas kunfondinto de Tvitero, kaj famas kiel ia nekutima ĉefa afergvida oficisto. Li duondeĵoras ĉe Tvitero, el kiu li posedas 2% de la akcioj, kaj li duondeĵoras kiel direktoro en alia firmao, nome Square, pri ciferaj pagoj, el kiu li posedas 13% de la akcioj. Ŝajne estas okazota batalo kontaŭ la akciuloj, ĉar Tvitero financefikas pli malmulte ol siaj konkurantoj – ekde 2015, ekzemple la akcioj de Tvitero plialtiĝis je 16%, dum tuij de la konkurantoj, kiel Guglo kaj Fejsbuko, minimume duobliĝis.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s