Ruslando malfermis la plej grandan tegmentatan amuzparkon en Eŭropo

Troviĝanta sude de Moskvo, la rusa regurbo, la tiel nomata “Reva Insulo” estas nova amuzparko malfermita lastsabate (la 29-an pasintmonate), kies konstruado sur spaco da 300 mil m2 postulis investon de 1,5 miliardoj da usonaj dolaroj, fare de la privata firmao “Ostrov Dreams”, kadre de la projeto pri urba revivigo kunordigata de la registaro.

En la ceremonia malfermo Amiran Mutsoev, kiu estas la posedanto kaj direktoro de la parko asertis, ke ĝi estis elpensita omaĝe al la herooj de la lando. Laŭ li la scenaroj de ĝiaj turismaj alogaĵoj estis faritaj de lokaj filmdesegnistoj, scenaristoj kaj artistoj, kiuj elpensis novajn rakontojn por la publiko surbaze de la malnovaj kaj tradiciaj rakontoj de la rusa kulturo.

La parko konsistas el tri zonoj:
Tiu distra parko, kun amuzaĵoj surbaze de fabeloj kaj adaptaĵoj:
Tiu scenaranĝa urbo, kun trajtoj de la urboj Romo, Londono, Barcelono, Beverly Hills kaj Moskvo mem;
Tiu peizaĵarĥitektura parko, kun 44 hektaroj ĉirkaŭante ĉion – tiela eniro estas senpaga.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Penso pri “Ruslando malfermis la plej grandan tegmentatan amuzparkon en Eŭropo”

  1. Mi nomiĝas Masandi Idolwa Nestor, mi estas studento kaj mi instruas Esperanton al komencantaj infanoj de asocio de esperantistoj Nomata SOLIDARECO BONA VOLO, kiu subtenas orfajn kaj malrichajn infanojn viktimojn de ripetaj militoj en nia regiono. Ni interesiĝas pri viaj projektoj kaj ni bezonas materialan, moralan kaj financan helpon. ni baziĝas en la urbo de Goma, provinco de la Norda Kivuo la orienta parto de Respubliko Demokrata Kongo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s