Bildo pri du interbatalantaj musoj gajnis premion

La konkurso Wildlife “Photographer of the Year” estas aranĝata de la londona muzeo pri naturhistorio, kaj la 56 eldono trapasas ĵuĝadon fare de fakularo – la venkontoj de la ĉefa premio estos malkaŝitaj je la 10-a monato. Tamen kadre de tiu plej malnova konkurso estas la premio LUMIX People’s Choice Award, kies aljuĝon decidas la publiko, inter tiuj bildoj ne elektitaj de la fakula panelo por la ĉefa premio de la antaŭa eldono.

Ĉirkaŭ 28 mil homoj voĉdonis al la fotaĵo “Station Squabble” (“batalo en la stacio”), fare de la brito Sam Rowley, kiu restis dum semajno ĉe iu subtera fervojo provante kapti la bildon. Du musoj estis dise serĉintaj nutraĵojn kiam neatendite ambaŭ ekvidis la saman manĝeron, kaj dum sekundo ili “interbatalis” por la rajto al la peceto, tamen tuje ili dise foriris.

Por tiu elekto la organizantoj apartigis 25 el tiuj pli ol 48 mil bildoj venintaj el pli ol 100 landoj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s