Jen roboto por preni sangon el vejno malfacile trafebla

Provizi iom da propra sango por ekzameno povas esti timiga sperto al kelkaj homoj. Povas okazi, krom timo je pikiloj, ke la sanprofesiuloj ne facile trovu la celatan vejnon, devigante la okazigon de pluraj pikprovoj.

En Usono roboto disvolvata de la Universitato Rutgers kune kun la Malsanulejo Mount Sinai, celas utili ĉe la tasko preni sangon, je situacioj kiam la vejnoj estas malfacile troveblaj aŭ ne estas videblaj, ebligante pli da precizeco kaj reduktante la riskojn pri infektado kaj trombozo.

Okaze de la testoj tiu roboto, kiu ankoraŭ estas provtipo, sukcesis je 87%, dum la sanlaboristoj malsukcesis inter 27% kaj 60% en provo de pacientoj kun kaŝitaj vejnoj. La koncerna studo, fare de Josh Leipheimer, estis diskonigita de la firmao de Singapuro nome World Scientific, pri sciencaj publikaĵoj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s