Jen la unua senŝofora veturilo kun licenco por funkcii en Usono

Pasintsemajne la projekto pri senŝofora veturilo por liverado de varoj, nome Nuro R2, akiris permeson de la usona registaro por produkti je limtempo da du jaroj ĝis 5 mil veturilojn, kies funkciado ne devigos la ĉeeston de homa stiristo por agadi okaze de neatendaĵoj. Ankaŭ tiu permeso inkluzivas forigon de kontroliloj, kiuj iĝis sencensaj tiurilate: spegulvidiloj, ventoŝirmiloj, pedaloj.

La R2 veturas kun maksimuma rapido da 40 km/h. La ekfirmao Nuro estis fondita en 2016 de la eks-oficistoj de Guglo nome Dave Ferguson kaj Jiajun Zhu, kaj pasintjare ĝi akiris financadon je 940 milionoj da usonaj dolaroj el Soft Bank.

Ĝis tiam en Usono la permesoj por senŝoforaj veturiloj estas nur por cirkulado en apartaj lokoj. Eĉ grandaj firmaoj kiel Guglo (kunlabore kun Waymo), Apple (kunlabore kun Titan) kaj GM (kunlabore kun Cruise Automation) ĝis nun ne posedas tian tutlandan licencon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s