Aviadilo verŝis brulaĵon sur urba areo en Usono

Je la 14-a ĉi-monate, post deklari estiĝon de kriza situacio, iu pasaĝeraviadilo Boeing 777-200 de la flugkompanio Delta Air Lines verŝadis brulaĵon sur lerneja areo en regiono de la usona urbo Los-Anĝeleso. La aviadilo estis trafita de paneo ĉe sia motoro tuj post la deteriĝo el la flughaveno de tiu urbo. La pilotoj anononcis la krizon kaj decidis reveni al la flughaveno. Tiu flugo, numero 89, estis ĵus komencinta, celante la ĉinan urbon Ŝanhajon.

Antaŭ efektivigi la krizan alteriĝon, la aviadilo verŝis brulaĵon sur la urbo, kaj tie infanoj kaj plenkreskuloj estis trafitaj de la “pluvo”, ĉefe en la lernejo Park Avenue Elementary, ĉe Cudahy, situanta ĉirkaŭ 30 kilometroj orienten de la flughaveno. Nur malgravaj vundoj oni raportis tiam. Jen koncerna filmeto: ligilo.