La supera tribunalo de Usono ne reagis al apelacio pri malpermeso de nuda torso al virinoj

Lastlunde (la 13-an) la supera tribunalo de Usono decidis ne analizi la apelacion fare de tri virinoj, kiuj estis monpunitaj pro tio, ke ili estis montrantaj la mamoj publike. La apelaciantoj argumentas, ke tiu malpermeso de la torsa virina nudeco, sed ne tiu de la vira, kontraŭas la landan konstitucion.

Tiamaniere la juĝistoj de la supera tribunalo konservis la decidon fare de la justico de la subŝtato Nov-Hampŝiro, kiu decidis en 2019, ke tiuj virinoj estu monpunita de la urbo Laconia, kie estas kontraŭleĝa publike montri la mamilojn. Ili estis malliberigitaj en 2016 pro tia okazaĵo ĉe marbordo de la urbo.

Pasintjare la ŝubstata tribunalo decidis, ke la municipa leĝo ne diskriminacias la homojn pro genro: la reguloj de la subŝtato konsideras, ke laŭ la socikonvencioj la mamoj estas erotikaj, kaj viroj kaj virinoj estas malpermesataj montri la korpopartojn “intime ligataj al la funkcioj de reproduktado”.