Anekdoto: Ĉampiono

Viro alvenis hejmen forte ebriiĝinta kaj ridetanta. Lia edzino demandis lin:
– Kial vi estas tiom feliĉa?
– Mi partoprenis konkurson pri drinkado de brando!
La virino, kiu bone konis sian drinkeman edzon, do diris:
– Ho, karulo! Gratulon! Kiu estas la dualoka venkinto?
– Mi eĉ ne memoras tion, ĉar oni donis pokalon nur al la ĉampiono.
– Sed… kie estas via pokalo?
Kaj li respondis feliĉa:
– Mi ŝanĝis ĝin je pli da brando!

(Aŭtoro nekonata. Tradukis el la portugala: Júlio Pedrosa.)

Aŭtoro: Júlio César Pedrosa

Santarém, Pará, Brasil.