Japana miliardulo serĉas virinon por kunvojaĝo al la Luno

Yusaku Maezawa, tiu 44-jaraĝa japana miliardulo de la modinsdustrio, estos la unua turisto ĉirkaŭinta la naturan sateliton de la Tero, kadre de kosmovojaĝo planata por okazi en 2023, pere de la kosmoŝipo Starship de SpaceX, tiu kosmesplora firmao de la entreprenisto Elon Musk.

Pere de reta anonco Maezawa asertas, ke volas travivi tion kune kun “speciala” virino. Li, kiu antaŭnelonge sin disigis de sia amamikino, la 27-jaraĝa aktorino Ayame Goriki, petis al kiuj interesiĝas, tiuj virinoj aliĝu per lia retejo ĝis la venonta 17-an tagon. La kandidatoj nepre aĝu pli ol 20 jaroj, estu fraŭla, optimisma kaj interesiĝanta vojaĝi al spaco, kaj inter ili estos elektita, ĝis la fino de la 3-a monato 2020, la kunulino de Maezawa.

Ekscentrulo, li famiĝis kiel tamburaristo de la muzikgrupo Switch Style, pri rokenrola punko. Li fondis la japanan retvendejon de vestoj nome Zozo, kaj riĉiĝis en la moda mondo. Oni taksas, ke lia persona propraĵaro valoras preskaŭ 3 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉi-monate li promesis kundivi 100 milionojn da enoj inter ses homoj hazarde elektitaj inter tiuj, kiuj estis reafiŝintaj liajn afiŝojn sur la sociretejo Tvitero. “Temas pri socia eksperimento”, tion li klarigis.

La prezo konsentita de li por tiu vojaĝo ne estis konigita, tamen laŭ Elon Musk temas pri “multe da mono”. La japana entreprenisto asertis, ke li volas venigi grupon da artistoj en tiu kosmovojaĝo.