Ekfirmaoj strebas por grandskale produkti la laboratorian viandon

Serio da ekfirmaoj ekfinanciĝas, celante provizi la mondon pri viandmendado, tamen sen mortigo de bestoj, farante viandon ekde praĉeloj. En la vanonta jardeko (2021-30) la konsumantoj emos serĉi elektaĵojn pli daŭripovaj kaj novigaj, kaj tiu tendenco oni jam nomiĝas “nov-ĉiomanganto”: tiuj ĉiomanĝantaj homoj kun dieto surbaze de laboratoria viando.

Laŭ ACS (Ĉela Terkultivado-Asocio), en Usono, la industria produktado atingos grandskalon kaj tutmondan distribuadon ekde 2025.

La nederlanda ekfirmao Mosa Meat akiris 7,5 milionojn da eŭroj, kaj planas fari semajne po dek kilogramojn da hamburgaĵo, kaj po 50 kilogramojn poste. Ĝia unua hamburgaĵo kostis 200 mil eŭrojn, kaj nun ĝi kostas naŭ.

Alia nederlanda ekfirmao, nome Meatable, akiris 10 milionojn da usonaj dolaroj. Ĝi asertas, ke disvolvis teĥnikon, kiu ne bezonas mortigi la bovinon kaj bovidon – la plimulto en tia industrio uzas ĉelojn el koro de bovinoj mortigitaj ankoraŭ gravedaj. Ĝi volas provizi la nederlandajn restoraciojn per bovtranĉaĵoj en 2022, kaj celas produkti porkoviandon celante la ĉinan merkaton.

La israela Aleph Farms, kunlabore kun rusa firmao pri tridimensia printado, faris pasintjare eksperimenton: produktado de unu bovtranĉaĵo farita per 3D printado en la Internacia Kosmostacio (IKS). En tiu esploro ankaŭ partoprenis la usona firamo Finless, kiu kaptis 3,5 milionojn da usonaj dolaroj por disvolvi alternativojn al la mara amasa fiŝkaptado.