Scientistoj elpensis nevideblan inkon, kiu indikas ĉu la homoj estis vakcinitaj

Grupo da esploristoj de la usona universitato MIT (Masaĉuseca Instituto de Teĥnikoscienco) kreis metodon, kiu enmetas la historian vakcinadon rekte en la homa haŭto. Kiam oni vakcinu iun, tiam oni aldonu tian inkon, kiu estas nevidebla nudokule, tamen ĝi estas facile identigata per telefonprogrameto, kiu ĵetas transruĝan radiadon en la dermo.

Tiamaniere tia inko ebligas rapidan kaj efikan aliron al la registroj pri imunigo de la individuoj, kaj ĝi efikas je limtempo da ĝis kvin jaroj. Por tiu noviga metodo la scientistoj uzis la teĥnikaron angle nomata “Quantum dots (QDs)”.

Tiu nova teĥnikaro ankoraŭ ne estis testita en infanoj, kaj ĝi konsistas el glubendo enhavanta malgrandskalajn pikilojn, kiuj same efikas kiel tiaj ordinaraj injektiloj, tamen sen estigo de la sama ĝeno.