Ĉinlando raportas progreson je disvolvado de cifereca monunuo

La Ĉina Popolbanko (PBoC) raportis, ke spertas progreson je disvolvado de ia cifereca monunuo, pere de plenumo de esploroj kaj kondukado de testoj ĉe bankoj de la lando.

La cifereca monunuo estis elpensita por anstataŭigi la ordinaran monon, kaj ĝia trajto koncernas ankaŭ “kontroleblan anonimecon”, laŭ asertis PBoC en artikolo aperinta hieraŭ (vendrede, la 10-an) sur la ĉina sociretejo WeChat. Sen pliaj detaloj ĝi diris ankaŭ, ke pli proksime kontrolos la lastajn informojn koncerne al tiaj ciferecaj monunuoj.

Ĉinlando povos iĝi la unua elstara lando adoptanta la tiel nomatan ĉifromonunuon. Laŭ la usona financa eldonejo Dow Jones Newswires, je la 8-a monato pasintjare altnivela oficisto de PBoC asertis, ke la banko estis proksima de funkciigi ciferecan monunuon.