En Parizo oni trovis mortintan knabon ĉe la alteriĝa ilaro de aviadilo

Matene de antaŭhieraŭ (merkrede, la 8-an) knabkadavron estis trovita ĉe la alteriĝa ilaro de aviadilo de la flugkompanio Air France, tuj post ĝia alteriĝo en la flughaveno Charles do Gaulle (Parizo, Francolando). La aviadilo flugis ekde Abiĝano, la administra regurbo de Ebur-Bordo, Afriko. La knabo estis ĉirkaŭ 10-jaraĝa, kaj sin kaŝis ĉe la ujo, kie troviĝas la radoj de la aviadilo post ties deteriĝo.

Oni ne konas la identecon de la mortinto, nek la kialon de tiu ago. Al la novaĵagentejo France Presse iu fonto el Ebur-Bordo asertis, ke la okazintaĵo indikas seriozan fiaskon pri sekureco en la flughaveno de Abiĝano, kaj li konjektas ĉu la knabo estis helpata de kunkrimantoj.

Tia estas ege riska aventuro, kun temperaturo da -50º kaj nesufiŝo de oksigeno. Enketo plenumiĝas.