Aŭstralio pafmortigos 10 mil sovaĝajn kamelojn

Aŭtoritatoj de Aŭstralio anoncis, ke mortigos ĝis 10 mil sovaĝajn kamelojn kiuj estas alproksimiĝantaj de komunumoj por serĉi akvon, pro la longdaŭra trosekeco trafanta la landon. La koncerna plano indikas a uzon de pafistoj ene de helikopteroj.

Ĉirkaŭ 20 mil kameloj estis importitaj de Hinda Unio dum limtempo de ĉirkaŭ 60 jaroj, kaj enmetitaj en la “Outback” (la interna dezerta regiono de la lando), kie ili ne estis celo de naturaj ĉasistoj, la kameloj iĝis plago, kiu poluas la akvofontojn, minacante la bestaron kaj plantaron. Laŭ oficialaj taksoj Aŭstralio posedas pli ol milionon da tiaj bestoj, kaj tiu estas la plej granda aro de sovaĝaj kameloj de la mondo.

La pafmortigado de la kameloj plenumiĝos post 5 tagoj en la teritorioj Anangu Pitjantjatjara Yankunytjatjara (APY), kiu estas granda areo mastrumata de loka indiĝena registaro (AGL).