Nekutima kampanjo: nudfotoj kontraŭ mono, por la viktimoj de la fajregoj

Celante helpi la agadojn kadre de la fajregoj en Aŭstralio, iu usona modelo elpensis nekutiman manieron por akiri monon al tiu lando. Kaylen Ward, 20 jaraĝa, per afiŝo sur Tvitero estis proponinta nudfotojn pri ŝi al ĉiu ŝatanto, kiu pruvu faris donacon, minimume da 10 usonajn dolarojn, al ajna organizaĵo, kiu estas kolektanta monon por la viktimoj de la fajregoj en Aŭstralio.

La afiŝo estis multe vidata, kaj post kvar tagoj Kaylen jam estis sukcesinta pri entuta donacaro je pli ol 700 mil usonaj dolaroj. “Mi estas helpata de iun por kontroli tiun, kaj li kalkulis la aferon laŭ la nombro de ricevitaj mesaĝoj, konsiderante po USD 10, tamen certe entute estas pli ol USD 700 mil, ĉar mi ricevis mesaĝojn pri donacoj ĝis USD 5 mil”, tion klarigis la junulino al la gazeto “The Guardian”.

Nun Kaylen sin nomas “La nudega homamanta virino”, kaj diras: “Ne ĉiuj superherooj surhavas kovrilon”.