Ĉinlando malfermis la ĉi-vintran festivalon pri grandegaj glaci-skulptaĵoj

Komencis la fama cina festivalo de glacio kaj neĝo en la urbo Harbino, nordokcidente de la lando. Tiu evento estas konata pro ĝiaj magiaj peizaĵoj, kun grandegaj palacoj kaj lumigataj skulptaĵoj. Krome ĝi arigas kuraĝajn naĝistojn – kiuj sin riskas subakvante en la frostaj akvoj de la regiono – kaj gefianĉojn por okazigo de kolektivaj geedzaj ceremonioj.

La oficiala malfermo, ĉe multkoloraj konstruaĵoj kaj monumentoj laŭ reala grando, faritaj el glaciaj blokoj, estis markita de artfajraĵo lastdimanĉe, la 5-an. Ĉi-foje la festivalo uzas 170 mil kubmetrojn da glacio prenita el la rivero Songhua, fare de pli ol cent viroj laborintaj ĉiutage dum semajnoj antaŭ la komenco de la evento.

Tiu fama vintra festivalo komenciĝis en 1985 kaj ĝi okazas en regiono kun temperaturoj trafantaj -26º, ebligante al la publiko promenadi sur vera glaciurbo lumigata de neonlampoj.