La "Reĝo de la tinuso" pagis USD 1,8 milionon por 276-kilograma fiŝo

En Japanlando tiu fakulo pri suŝio, la entreprenisto Kiyoshi Kimura, kiu estas alnomata “La reĝo de la tinuso”, aĉetis grandegan tinuson kontraŭ 193 milionoj da enoj (ĉirkaŭ 1,8 miliono da usonaj dolaroj), kadre de la novjara konkurvendo de la ĉefa fiŝbazaro de Tokio, nome Toyosu Market.

Li estas la posedanto de la ĉeno de restoracioj Sushi Zanmai, kaj la fiŝo estas tia 276-kilograma ruĝa tinuso, kiu estis kaptita ĉe la marbordo de Aomori, norde de Japanlando. En 2019 li pagis eĉ pli: ĉirkaŭ USD 3,1 milionojn por 278-kilograma tinuso.

Kimura ofte trafas rekordojn ĉe la fiŝmerkato de Tokio, kaj pro tio li multe aperas en amaskomunikiloj en tiu jarepoko. Post la konkura vendo, kiu okazis antaŭ la tagiĝo, al la gazetistoj li diris: “Ĝi estas la plej bona, kaj jes, ĝi multekostas, ĉu ne? Mi volas, ke niaj klientoj manĝu treege bone ankoraŭ ĉi-jare”.