Kial eksplodis tiu merkata veziko de la laŭleĝa kanabo en Kanado?

Kiam ĉirkaŭ jaro antaŭe Kanado oficialigis la merkatigon de la kanabo, tiam la gazetaro alnomis “verdan kuradon” la disputo de la investantoj por eniri tiun merkaton. Tamen samkiel la tiel nomata “kalifornia kurego pri oro” (1848-1854), la deliro paliĝis kaj la investintoj iamaniere malvenkas.

Redukti la nigran merkaton estis inter la ĉefaj kialoj de la registaro tiam, kiam ĝi anoncis la intencon oficialigi la kanabon en la lando. Tamen la kanada departamento pri statistikoj – nome Statistics Canada – taksas, ke ĉirkaŭ 75% de la kanabuzantoj ankoraŭ uzas kontraŭeĝan kanabon.

Robin Ellis, kiu estas kunfondinto de la firmao The Friendly Stranger en Toronto asertas: “Forta rezistado ekzistas kontraŭ tiaj laŭleĝaj butikoj ĉar: a) ili estas pli multekostaj, b) ili ne sufiĉas. La butikoj ne troviĝas proksime de la homoj, kiuj pro tio decidis daŭre aĉetadi de la “ulo” de ĉiam.

La oficialigo de la kanabo en tiu lando ne igis ĉiujn en uzantoj de tiu substanco. Pasintjare la procenteco de kanadaj konsumantoj de kanabo plialtiĝis de 14% al 17%.