Kelnerino gajnis dankmonon da 2020 usonaj dolaroj

En la usona subŝtato Miĉigano iu kelnerino spertis neatendaĵon: ŝi gajnis dankmonon da 2020 usonaj dolaroj. Tiu malavara donaco venis el duopo, kiu je la 29-a pasintmonate vespermanĝis en la laborejo de la kelnerino, la restoracio Thunder Bay River, de la urbo Alpeno. La klientoj, kiuj elspezis tie 23 usonajn dolarojn pri la manĝaĵo, skribis sur la fakturon la jenon: “Feliĉan Novjaron – Defio dankmono 2020”.

Danielle Franzoni, la kelnerino, kiu estas fraŭla patrino kaj ĝis antaŭnelonge estis senhejmulino asertis, ke komence ŝi taksis la aferon kiel ŝerco, kaj planas uzi la monon por akiri kondukpermesilon, kiu gravegas por ŝi. Laŭ NBC ŝi diris: “Ankoraŭ mi ne certas kion diri. Mi nepre asertu elkore, ke tiuj geedzoj ne scias tion, kion ili faris al mia familio. Ĝis tiam ni estis farintaj nur okazajn interparolojn”.