Preskaŭ duonmiliardo da bestoj jam mortis pro fajregoj en Aŭstralio

Ekologiistoj de la Sidnejo-Universitato (Aŭstralio) taksas, ke ĉirkaŭ 480 milionoj da bestoj jam mortis pro la fajregoj, kiuj estas okazantaj ekde la 9-a monato pasintjare en la lando. Miloj da loĝantoj estis devigitaj foriri el siaj domoj kaj ĝis nun oni konfimis la mortojn de 17 homoj. Krome, areo da ĉirkaŭ 4 milionoj estis detruita de la flamoj.

Sussan Ley, la ministrino pri naturmedio, intervjue al la radio ABC konfirmis, ke 8 mil koaloj mortis – tio estas 30% de la tuta aro de tiuj bestoj en Novsudkimrolando (angle New South Wales), kiu estas la plej multpopola kaj plej malnova subŝtato de Aŭstralio. Filmetoj kaj fotoj pri bestoj malespere batatantaj kontraŭ la fajro por savi siajn vivojn multobliĝis sur la sociaj retejoj.