Jen la 2020-a jaro, tamen ne ĉie…

La internaciaj rilatoj, ekonomio, financa furio, borsoj kaj merkatoj, koncerne al la tempopaso orientiĝas laŭ la maniero ditita de Romio antaŭ 437 jaroj. Laŭ Vikipedio la Gregoria kalendaro estas nuntempe la plej vaste uzata kalendaro en la mondo, kaj oficiale adoptita de la papo Gregorio la 13-a, oficiale enkondukita en 1582 pere de papa deklaro.

Tamen, paralele kun tia Gregoria, kelkaj landoj konservas siajn proprajn kalendarojn, laŭ kies ili efektivigas siajn proprajn naciaj kaj religiaj festoj, inkluzivante malsamajn datojn por indiki la jarkomencon.

La ĉina novjara festo okazas dum la tago de novluno inter la 21-a de januaro kaj la 21-a de februaro. Ĉi-jare ĝi estos je la 25-a ĉi-monate.

Ekde 1997 Norda-Korelando uzas sian apartan “ĉuĉean” jarkalkulon, kies eka jaro estas 1912 (kiam Kim Il Sen naskiĝis). Tiel la jaro 2020-a estas la 108-a jaro.

En 2020 Tajlando kaj la ceteraj sudokcidentaj aziaj landoj eniros la jaron 2563-a, ĉar tie regas la budhisman kalendaron.

En Etiopolando estas nun la jaro 2013-a. La etiopa kalendaro estas bazita sur la kopta kalendaro, kaj sep- aŭ ok-jara aparteco inter la datoj de la etiopa kaj gregoria kalendaro rezultis el nesamaj kalkuladoj por determini la naskiĝo de Jesuo Kristo.

La plej malnovan kalendaron spertas Israelo: je la 7-a de oktobro ĉi-jare la lando eniros la jaron 5780-an.

Japlanlando, kiu reguliĝas laŭ la sinsekvoj de la imperiestroj, eniros la duan jaron de la Rejŭa-epoko, de Naruhito, la 126-a Imperiestro de la lando.

Kaj Irano eniros la jaron 1398-an. La Persa aŭ Irana kalendaro estas suna kalendara sistemo, kies novjaro komenciĝas la 21-an de marto (printempa ekvinokso).