La japana karakterizaĵo pri naskokvanto spertas akran malaltiĝon

En Japanlando la taksata nombro de naskoj por la jaro 2019 falis al 864 mil – tia plej malalta. En 1989, kiam tiuj registroj komenciĝis, ĝi estis 1,247-miliona, kaj de kvar sinsekvaj jaroj ili estas malpli ol po miliono – tio estas falo da 30%.

Laŭ la ministerio pri sano, laboro, kaj bonstato en 2019 ankaŭ okazis rekorda nombro de mortoj, ekde la Dua Mondmilito. La japana registaro decidis strebadi por plialtigi la karakterizaĵon pri naskokvanto ĝis la fino de la jaro 2025, kaj ĝi estas anoncanta decidojn tiurilate, kaj pri laborpostenoj, al la plej junaj generacioj.

La nombro de virinoj je fekundecaj aĝoj ankaŭ reduktiĝas. En la 6-a monato ĉi-jare la kvanto de virinoj en la 30-jara aĝogrupo estis 6,83 milionoj, kaj ankoraŭ malpli pri la 30-jara aĝogrupo: 5,77 milionoj. Koncerne al geedzeco (viro-virino) en 2019 okazis la jeno: pri kuniĝoj efektiviĝis malpli 3 mil, kaj pri dividiĝoj efektiviĝis pliaj 2 mil.

Homoj aĝantaj ekde 65 jaroj en Japanlando konsistas el pli ol 20% de la landa loĝantaro, kaj laŭ CNN oni antaŭvidas, ke la tiea loĝantaro da 124 milionoj (2018) reduktiĝos al 88 milionoj en 2065.