Pro varma vintro, Moskvo uzas homfaritan neĝon por novjara festo

La moskva urbodomo distribuis homfaritan neĝon tra la urbocentro por la novjara festo pro tio, ke tie la rusa regurbo spertas la plej varman vintron ekde 1886. Roman Vilfand, kiu estas estro de la agentejo pri vetera antaŭprognozo asertis, ke la jaro 2019 estas tia plej varma jam registrita en la lando.

Laŭ Alexei Nemeryuk, oficisto de la urbodomo, tiu neĝo estis pretigita per disfrakasigo de glacio el kelkaj homfaritaj glitejoj de la urbo, ĉefe el tiu VDNKh, kiu estas granda loko de sovetunia tempo, kun ekspozicicentroj kaj amuzparkoj. La 18-a tago ĉi-monate la temperaturo estis -5,6 celsiaj gradoj, kaj ĝi estas la plej alta tiea temperaturo por la 12-a monato ekde la jaro 1886-a. Al la novaĵagentejo RIA Novosti li informis, ke “dum la lastaj 30 jaroj la meza vintra temperaturo en la moskva regiono plialtiĝis je kvar gradoj. Tio ja estas multe. Praktike temas pri la temperaturoj de la 11-a monato ree en la 12-a monato”.