La ridgaso, kiu ne alportas ĝojon al Eŭropo

Laŭ Vikipedio: “Ridgaso, dinitrogenoksido, dunitrogena oksido (N2O), estas senkolora gaso. Kiam homo enspiras iom de la gaso, li unue havas plezursenton kaj eŭforion, kiu ofte kaŭzas ridon. Pli forta dozo senkonsciigas. Tial la gaso dum iu tempo estis uzata kiel anestezilo”.

Kiel distra drogo ĝi estas tia plej uzata en la mondo laŭ Global Drug Survey, kiu estas tutmonda esploro jare efektivigata pere de interreto kun dekmiloj da uzantoj. Malgraŭ tio, ke ĝi estas pli sekura ol aliaj, ties konsumado ekzorgigas tiujn landojn, kie la uzado pli sukcesas: Germanlando, Unuiĝinta Reĝlando kaj Nederlando.

Ĉi-monate la nederlanda registaro anoncis, ke malpermesos la distran uzadon de la ridgaso, kaj enlistigos ĝin en sia listo pri kontraŭleĝaj substancoj. Ankaŭ ĉi-monate la franca parlamento aprobis leĝproponon, kiu malpermesas ĝian vendon al malplenkreskuloj, antaŭ la alarmo estiganta de kelkaj okazaĵoj pri nervdisturboj post inhalado de tia gaso.