Ĉinlando sukcese pafis potencan raketon

Lastvendrede (la 27-an) je la 20h45 ĉe la kosmodromo Wenchang – en la suda provinco Hainan – Ĉinlando pafis la trian portoraketon Changzheng-5, kiu estas tiu raketo kun la plej granda portopovo de la lando.

Post 2220 sekundoj ĝi alportis la 14-tunan komunikadsateliton Shijian-20 al la planata orbitigo – ĝi veturos ĝis 36 mil kilometroj for de la terglobo. Temas pri testo por kontroli la funkciadon de la nova generacio de portoraketoj – ĝi estas 57 metroj longa kaj 870-tuna peza ĉe deteriĝo.

Kun tiu kapablo tiu ĉina kosmopramo egaliĝas al tiuj similaĵoj eŭropa (Ariane-5), usona (Delta IC Heavy) kaj rusa (Proton M).
Lastsabate la vicestro de la Nacia Kosmoadministrado, Wu Yanhua asertis: “Se tiu flugo sukcesplene efektiviĝu, venos poste gravaj misioj kiel la ekfunkciigo de la unua ĉina marsa kosmosondilo, la luna kosmosondilo Chang’e-5, kaj la centra modulo por la loĝata kosmostacio”.