La arkta magneta poluso moviĝas Ruslanden

Po kvin jaroj la usona faka organizo Nacia Mara kaj Atmosfera Administracio (angla mallongigo NOAA) ĝisdatigas la Mondan Magnetan Modelon (angla mallongigo WMM), kiu raportas pri la lokiĝo de la arkta magneta poluso – ĝi ne estu konfuzita kun la geografia norda poluso.

La dokumento (WMM 2020) denove reliefas, ke la arkta magneta poluso estas rapide moviĝanta el Kanado en direkto al Siberio, kaj la rapido da 55 kilometroj/jare rimarkita dum la lastaj 20 jaroj nuntempe ŝanĝis al 40 km/jare, laŭ konstato de la esploristoj. “Ekde la unua formala malkovro en 1831 la arkta magneta poluso trairis ĉirkaŭ 2.250 kilometrojn. Tiu vagado ĝenerale estis tre malrapida, ebligante al la scientistoj tre facilece trovi ĝin. Ekde ĉi-jarcento la rapido plialtiĝis”, tion asertas la studo.

Tiu fenomeno konsistas el la moviĝo de la likva fero ekzistanta en la nukleo de la Tero, kaj WMM provizas freŝajn informojn, kiuj utilas je mapoj, kompasoj kaj lokdeterminiloj.