Ĝis 2030 la konstruludilo Lego ne plu estos plasta

La dana firmao Lego anoncis planon por ĉesigi sian produktadon de tiuj famaj plastaj konstruludiloj, ĝis la jaro 2030. Tiu ludilo estos farata el materialoj surbaze de kreskaĵoj.

Tiu kompanio pretas por surmerkatigi sian novan aron, kiu estas “ekologie taŭga”, kaj konsistas el 25 formoj de eroj, kiuj similas al produktoj inspirataj en naturo. Ili estos farata el polietileno, kiu venas el sukerkano, kaj surmerkatigota ankoraŭ ĉi-jare.

La firmao estas investanta 1 miliardon da danaj kronoj, kaj dunganta ĉirkaŭ 100 homojn por garantii, ke tiu plano efektiviĝu.

Lego ankaŭ sindevigis je malaltigo pri enaerigo de karbona dioksido, promesante uzi 100% de renovigebla energio ĝis 2020, kaj tiurilate ĝi serĉas neŭtran provizĉenon pri karbono. Krome ĝi antaŭenigas recikligon, instigante la familiojn fari tion aŭ donaci siajn Lego-ludilojn ne plu dezirataj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog