Nacia Tago de Kaŝaso en Brazilo – la 13-an de la 9-a monato

Laŭ Vikipedio, kaŝaso estas brazila sukerkana brando. Ĝi malsimilas al rumo, ĉar ĉi tiu lasta estas farata el sukero, dum kaŝaso devenas el kruda sukerkano. La produkto entenas 40%-50% da alkoholo. Kvankam ĉirkaŭ 60% de ĝia prezo konsistas el impostoj, kaŝaso estas tre malmulte kosta en Brazilo (ĉirkaŭ po 1 eŭro por litro). Tio signifas, ke preskaŭ ĉiuj en la lando povas relative facile aĉeti kaŝason kaj ebriiĝi. Kaŝaso formas la bazon de la tradicia alkohola koktelo kajpirinjo.

La estigo de Nacia Tago de Kaŝaso en Brazilo estis iniciato de IBRAC (Brazila Instituto de Kaŝaso) en 2009. Krome estas leĝpropono de la parlamentano Valdir Colatto por oficialigo de tiu dato.

La 13-an de la 9-a monato aludas al tiu sama dato, kiu en la jaro 1661 (tempo de dependa periodo de la brazila historio) Portugallando oficiale permesis la produktadon de tiu alkoholaĵo en Brazilo, post la populara “Kaŝasa Ribelo” en Rio-de-Ĵanejro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog