Jen motorbiciklo, kiu povas senpilote veturi

Pasintsemajne la germana firmao BMW, kiu fabrikas aŭtomobilojn kaj motorbiciklojn, prezentis sian unuan motorbiciklon, kiu kapablas senpilote veturi. Temas pri la modelo “R 1200 GS”, kiu faris la unuan provsesion ĉe la aŭtodromo de la fimao, sude de Franclando.

Tamen tiurilate, malsame al tiu afero koncerne al aŭtomobiloj, BMW klarigis, ke ĝi ne volas surmerkatigi motorbiciklon tute memreganta, kaj tiaj rimedoj celas sekurecon kaj komforton al la uzanto. La projekto estis disvolvita de la teamo de la inĝeniero Stefan Hans.

Tiu iniciato ne estas la unua, pri motorbiciklo, ĉar pasintjare la fabrikantoj Honda kaj Yamaha ankaŭ prezentis siajn modelojn, kadre de “Salono de Tokio”.

Portugallingva filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog