Estontece vakcino estos liverata poŝte, kaj injektita de la uzanto mem

Hieraŭ (la 12-an) grupo da 14 esploristoj el universitatoj de Usono, Kanado kaj Israelo aperigis sur la scienca gazeto “Science Advances”, artikolon klarigante ian teĥnikaron, kiu ebligas enderman vakcinon, kies injektado ne postulas profesiulon.

La esploristoj kreis substancon por injekto inter dermo kaj epidermo, kiu tre favoras al injekto fare de la uzanto mem, eĉ ne posedante konon pri kuracscienco. La koncerna injektilo uzas ian etan pikilon, kiu ekde la haŭto povas trafi la histojn kaj sangvaskulojn.

“Iam tiu rimedo povos esti sendata per poŝto por esti injektita de la uzanto mem. Tio povus mildigi situaciojn tiajn, kun amaso da homoj ĉe sancentrejoj kadre de plurregiona disvastiĝo de iu infekta malsano”, tion asertas la esploristoj en tiu artikolo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog