Viro konstruis “bunkron” atendante la finon de la mondo

Nuntempe la kanadano Bruce Beach estas 83-jaraĝa kaj delonge li obstinas pri la fino de la mondo. De 50 jaroj li prizorgas la konstruadon de subteran fortikaĵon por sin rifuĝi tie tiam, kiam ia katastrofo estos trafanta la Teron.

Tiu nekutima ejo, kiu estis konstruita en la provinco Ontario, havas areon da 3 mil m2 kaj kapablas gastigi ĝis 350 homojn. Per tiu rimedo Bruce celas rekomenci la homaron post ties detruo, kaj tia sinteno donas al li trajtojn de frenezulo, laŭ kelkaj opiniantoj.

Laŭ Bruce la rifuĝejo donas hejman komforton, posedas ĉambrojn por kriza laboro de dentistoj kaj kuracistoj kaj eĉ loko por konservi armilojn.

La lokaj aŭtoritatoj rigardande tiun ekscentraĵon jam konjektas malpermesi la aferon, sed tio ne ĝenas Bruce, kiu asertas, ke li savos la homaron el formorto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog