Jen senŝofora veturilplatformo, kiu povas alterne esti aŭto kaj kamioneto

La germana marko de veturiloj Mercedes-Benz prezentis hieraŭ – lunde la 10-an – novan koncepton pri elektra senŝofora veturilo por entonteco. Nomata “Vision Urbanetic” ĝia teĥnikaro uzas modulan platformon, kiu povus foje funkcii kiel aŭtomobilo, por transporto de homoj, alifoje kiel kamioneto, por ŝarĝa transporto.

Laŭ la firmao, tiu projekto celas forigi la dividojn pri tipoj de transporto, kaj tiamaniere ekde la sama ĉasio la veturilo povas kongrui al diversaj karocerioj laŭ la situacio.

Tiu estonta senŝofora veutrilo de Mercedes-Benz estus sendita el ia centra veturilprovizejo al la mendantoj, kiuj pere de programetoj ĉe poŝtelefono petus vojaĝojn aŭ liverojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog