Remalfermiĝis en Nov-Jorko la subtera fervoja stacio enterigita post la atencoj de 2001

Tiu subtera fervoja stacio en Nov-Jorko, kiu estis detruita antaŭ 17 jaroj, okaze de la tragediaj atencoj kontraŭ la “Dunaskitaj Turoj” la 11-an de la 9-a monato, estis remalfermita en la lasta semajnfino.

La stacio “Cortlandt Street”, de la lineo 1, estis enterigita de la restaĵoj falantaj el la konstruaĵoj situantaj sur ĝi, nome Mondkomerca Centro (angle World Trade Center), kiuj estis trafitaj de aviadiloj kaptitaj de memmortigontaj teroristoj de la islamisma grupo Al-Kajdo.

Kun aplaŭdado kaj ĝojo lastsabate (la 8-an) la loĝantoj povis uzi la stacion unuafoje post la 11-an de la 9-a monato 2001. Ĝia rekonstruado komencis en 2015, kaj ĝi estis renomita al “WTC Cortlandt”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog