Memmortigo eviteblus, se oni ne ignorus la koncernajn antaŭsignojn

Tutmonde pli o 800 mil homoj faras memmortigon jare. En Brazilo, laŭ informoj de Ministerio pri Saneco, en 2014 estis tutlande entute 10.600 tiaj mortoj.

Laŭ la gvidanto de la Kontraŭmemmortiga Komisio de Brazila Psikiatria Asocio, S-rino Alexandrina Meleiros, 98% de tiaj montintaj individuoj estis spertantaj mensajn perturbojn, kiel senkuraĝigo, dupolusa obstrukco, skizofrenio kaj droga dependeco.

Malfacilaĵoj kiuj alvenas kune kun maljunaĝo, financkrizoj, soleco, fino de amrilatoj estas taksataj kiel riskfaktoroj al memmortigo, ĉar ili rolas kiel “ellasilo” por eki mensmalordajn krizojn.

“Sed tio ne signifas, ke mensmalorduloj sin mortigos. Tiu estas bezonata, sed ne sufiĉa kondiĉo por plenumo de memmortigo”, tion reliefigas Alexandrina. La fakulo opinias, ke 90% de la memmortigoj oni eviteblus pere de diagnozoj kaj taŭgaj zorgoj pri la mensaj perturboj.

“La plimulto de la homoj (ĉirkaŭ 70%) iamaniere signalas iliajn intencojn (sin mortigi), sed multfoje tiaj sintenoj oni banaligas ilin. Koncernas atentigojn, frazoj kiel ‘la vivo ne plu valoras’, ‘plibone estus iĝi mortinto’, ‘mi volus malaperi’. Tia atentigo estas ordinara helpopeto, ĉar ĉiuj kiuj emas al memmortigo spertas konflikton: ili volas morti por forlasi la problemojn, sed ankaŭ ili volas helpon”, tion klarigis la psikiatro.

Hodiaŭ, la 10-an de la 9-a monato, estas Monda Tago pri Profilakto de Memmortigo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog