FBI reakiris la ŝuojn de “La mirinda sorĉisto de Oz”

Lastmarde (la 4-an) usonaj aŭtoritatoj anoncis la reakiron de tiuj famaj ruĝaj ŝuoj, kiuj estis uzataj de la rolulo “Dorothy” (aktoris la usonanino Judy Garland) en la klasika filmo “La mirinda sorĉisto de Oz” de 1939.

Tiuj ŝuoj estis ŝtelitaj iam en 2005, iu nokto, el Muzeo Judy Garland, de la urbo “Grand Rapids” (Minesoto – Usono) kie naskiĝis la aktorino, jam mortinta.

Eĉ rekompenco je 1 miliono da usonaj dolaroj estis proponita al tiu, kiu reakirus ilin, tamen la nomo de la kulpulo pri malapero kaj destino de la ŝuoj restas misteraĵoj, ĉar la aŭtoritatoj ne donis detalojn pri tiu reakiro.

Nacia Muzeo de Usona Historio (de “Smithsonian Institution” en Vaŝingtono), atestis la aŭtentikecon de la ŝuoj – tiu muzeo ekspozicias alian tian paron da ŝuoj de Dorothy.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog