Ubero elpelos uzantojn kun notoj malpli ol 4

Pasaĝeroj uzantoj de la servoj de la firmao Ubero, kiu provizas komputilajn servojn kadre de privata urba transporto, povos esti malpermesataj en la koncerna programeto. Tiu regulo ekavlidos ĉi-monate ekde la 19-a tago por uzantoj de la platformo de la landoj Aŭstralio kaj Nov-Zelando, laŭ informis la gazeto Wall Street Journal.

Intervjue al la gazeto, Susan Anderson asertis, ke la pasaĝeroj kun notoj malpli ol 4 steloj – la maksimuma noto estas 5 steloj – estos atentigataj tiurilate por ke ili havu oportunon plibonigi siajn taksunuarojn. Tamen se iliaj notoj ne plialtigu, ili estos malrajtigitaj en la platformo. La porparolanto reliefigas, ke Ubero celas plibonigi la rilatojn ankaŭ kun la ŝoforoj, por ke ĉiuj partoprenantoj de tiu sistemo profitu pli justan interrilaton.

Malgraŭ tio, ke en Brazilo tiu afero ne estis oficiale anoncita, Ubero de tiu lando informis que tiu regulo jam validas tie ekde la 6-a monato 2018.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog