Dana firmao funkciigas la plej grandan maran ventoparkon de la mondo

Orstedo, iu dana kompanio de energio, anoncis hieraŭ (la 6-an) la ekfunkciadon de la plej granda mara ventoparko de la mondo, kiu situas en Irlanda Maro, proksime de la brita insulo Walney.

La parko “Walney Extension” estas 145 kilometroj longa, kaj enhavas 87 ventoturbinojn, kiuj kapablas produkti 659 megavatojn – tio sufiĉas por provizado je elektro al 600 loĝejoj, laŭ komunikaĵo fare de la entreprena grupo.

“Walney Extension” estas la 11-a eksterteritoria ventoparko de Orstedo en Unuiĝinta Reĝlando. De pli ol dek jaroj Orstedo (antaŭe “Dong Energy”) pli kaj pli forlasis karbon kaj nafton kiel celo de sia ĉefa aktivaĵo, por favorigi renovigeblajn energiojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog