Pro nova reklamo usonanoj detruas varojn de la marko Nike

Kadre de la plej freŝa reklamkanpanjo de Nike – la marko pri sportproduktoj – la partopreno de tiu ludisto pri “usona piedpilkado” nome Colin Kaepernick, kaŭzis multajn reagojn ĉe la sociaj retejoj, kaj koncerne al ties produtoj estas unuflanke tiuj kiuj proteste detruas ilin, kaj aliflanke tiuj kiuj ĝuste pro la reklamo apoge ekaĉetas ilin.

La koncerna anonco prezentas la foton de Kaepernick – li estas 30-jaraĝa – kun la frazo: “Apogu ion, eĉ se tio postulus ĉian strebadon”.

Tiu eksludisto de la teamo “San Francisco 49ers” ne plu ludas kadre de NFL – la organizaĵo pri la sporto en Usono – ekde la sezono 2016-2017, kiam li komencis ian protestmanieron: genuiĝo dum ludado de la himno por atentigi pri la polica perforto kontraŭ malplimultoj en la lando. Tiam li asertis: “Mi ne leviĝos, por montri fieron al flago de lando, kiu subpremas nigrajn homojn. Por mi tio plej gravas ol piedpilkado. Mi estus egoisma rigardante alian flankon. Kadavroj estas surstrate”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog