Komenciĝas la produktado de la unua elektra motorbicicko Vespo

“Vespo” (“Vespa” en la itala lingvo) estas itala marko de motorbicikleto, kiu estis registrita en la jaro 1946. La nomon elpensis la entreprenisto Enrico Piaggio.

La fabrikanto (Grupo Piaggio) ekos ĉi-monate en Itallando la produktadon de sia unua elektra modelo, kaj venontmonate ĝia surmerkatigo komencos en Eŭropo.

Nomata “Vespa Elletrica”, tiu modelo jam estis prezentita kiel provtipo en la 4-a monato 2017, kadre de “Salono de Milano”.

“Vespa Elletrica”, havas aŭtonomecon je 100 kilometroj, kontraŭ 200 km de “Vespo Elletrica X”, kiu havas kroman elektrogenerilon. La pilo bezonas kvar horojn por plena reŝargo. Tiaj veturiletoj havas maksimuman povumon da 5,5 ĈP (ĉevalpovo).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog