Karoseriisto aspektigis la aŭtomobilon “Volkswagen Tipo 1” kiel limuzino

En la urbo Kastelo, sude de la brazila subŝtato Espirito-Santo, la karoseriisto José Lúcio Fazollo efektivigis deziron: konstruo de sia propra “limuzino”, kiu postulis de li tri jarojn da laborado ĝis plenumo de la projekto.

Nun, tiu veturilo de “Seu Lúcio” (“S-ro Lusjo”) allogas scivolemulojn surstrate tra la urbo. Tiu aŭtomobilo “fusca” – timaniere estas nomata en Brazilo la “Volkswagen Tipo 1” – estis aĉetita de li en 1974 kontraŭ 2,8 mil realoj, kaj nuntempe kiel “limuzino” ĝi valoras ĉirkaŭ BRL 50 mil. Tamen la aperintaj vendoproponoj al tiu flava veturilo estis rifuzitaj de la karoseriisto, kiu intencas konservi ĝin.

Portugallingva filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog