Pro sudkorea venko en Aziaj Ludoj, Son liberiĝas el sia milita devo

Ĉe Sud-Korelando la viroj estas devigataj je dujara militservo, kaj la koncerna aliĝo nepre efektiviĝu ĝis la 27-jariĝo, kaj venontjare la sudkorea ludisto Son Heung-Min havos tian aĝon. Li apartenas al la tradicia teamo de piedpilkado “Tottenham”, de la britia regurbo Londono (Unuiĝinta Reĝlando), kaj li ankoraŭ ne plenumis sian militan devon en sia devena lando.

Tamen ĉe lia naskiĝlando al ludistoj eblas iĝi nedeviga je tiu militservo, se oni akiras honoraĵon tian por venko de konkursoj konsiderataj gravaj de la registaro, kiel Aziaj Ludoj, FIFA-Mondpokalo kaj Olimpiaj Ludoj.

Tiurilate Son havis la unuan oportunon en 2012 kadre de la Olimpiaj Ludoj en Londono, tamem tiam Sud-Korelando falis antaŭ Brazilo. Poste, en 2014, malbonŝance lia tiama germana teamo “Bayer Leverkusen” malpermesis lian partoprenon en la Aziaj Ludoj okazinta en Sud-Korea mem, kiu venkis tiam.

Finfine hieraŭ (sabate, la 1-an de la 9-a monato) Sud-Korelando venkis kontraŭ Japanlando en la finalo de Aziaj Ludoj en Indonezio (la ludo bezonis eĉ aldonan periodon), kaj gajnis la oran medalon de la piedpilkada konkurso. Tiamaniere la partopreno de Son ĉifoje, kun tiu venko, rajtigas lian liberiĝon el la milita devo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog