Oni forlasis dikan katon kun hararo tute embarasata

En la usona subŝtato Nevado iu superpeza kato kun hararo tute embarasata estis lasita de nekonatulo ĉe bestorifuĝejo, kaj post fortondo de ĝiaj haroj ĝi estas preta por esti adoptata.

La polico de la distrikto de Douglas petis, ke la loĝantoj informu pri la viro, kiu lasis la katon tie, por enketi ĉu tiu besto estis trafita de malzorgado.

Tiom da haroj eĉ estis malhelpanta la moviĝemon de la besto. Oni ne scias pri la antaŭaj vivkondiĉoj de la kato, kiu eble restis malliberigita.

Ĝi estis kvietigita per trankviligaĵo kaj ĝia hararo estis fortondita – ĝi perdis preskaŭ 2 kilogramojn da haroj. Ĝi ricevis la nomon “Bob Marley”, kaj nun, kadre de taŭga dieto ĝi estas 10 kilogramoj peza.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog