Urba abelbredado kreskas en Parizo

Parizo, la regurbo de Franclando, spertas plialtigon pri urba abelbredado, posedante nuntempe pli ol mil abelujojn ĉe la supro de historiaj konstruaĵoj kaj komunumaj fruktoĝardenoj disĵetitaj tra la urbo.

De dek jaroj Parizo, samkiel Londono kaj Nov-Jorko, registris viglan kreskon de la urba abelbredado. Ĉe Luksemburga Ĝardeno estas lecionoj pri abelbredado, kies klasĉambroj ĉiam estas plenaj je lernantoj – tiurilate plenumas la kurson po 200 homoj jare, laŭ informas la tiea instruistino Marie Laure Legroux, de la Centra Asocio pri Franca Abrlbredado.

La respondeculoj pri komunumaj frukt- kaj legom-ĝardenoj akiras la abelujojn ĉe la urbodomo, kiu kontrolas la aferon por grade kreskigi la kvanton de organizoj evitante, ke la tuta abelaro ne malkongruus al la havebla kvanto da poleno kaj nektaro de la arboj ĉe parkoj, ĝardenoj kaj tombejoj.

Variaj kialoj instigas abelbredadon en Parizo, de komercaj (restoracioj kaj aliaj firmaoj) ĝis personaj (ŝatokupo), lernigaj (esploro), mediaj (naturprotektado), ktp.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog