Dumbo-veturilo de Diznejlando enspezis USD 483 mil kadre de konkura vendo

Konkura vendo pri veturiloj kaj aliaj aĵoj de la amuzparko Diznejlando en Los-Anĝeleso (Kalifornio, Usono) enspezis entute pli ol 8,3 milionojn da usonaj dolaroj, laŭ anoncis la organizintoj lastlunde (la 27-an).

Iu origina veturilo funkcianta kiel ludilo ornamita kun trajtoj de tiu rolulo de Walt Disney, nome Dumbo (la fluganta elefanto), estis vendita kontraŭ USD 483 mil – tio estas pli ol kvaroblo de la valoro taksita ĉe antaŭvendo, kaj iu neonlitero “D” de la lumreklamilo de la hotelo de Diznejlando estis aĉetita de la iluziisto David Copperfield kontraŭ USD 86.250, laŭ informis la firmao pri konkura vendado “Van Eaton Galleries”.

Pro ĝia grandeco – 900 eroj – la organizintoj kaj la kolektisto Richard Kraft efektivigis ĉi-monate la ekspozicion “That’s From Disneyland” (“Tio originas el Diznejlando”) ĉe malnova vendejo de sportaj varoj en Los-Anĝeleso. La evento estis vizitata de mildekoj da homoj kaj eĉ duopo geedziĝis tie tiam.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog