Luado de elektraj paŝruliloj ekas en San-Paŭlo

La ondo de elektraj paŝruliloj alvenas en Brazilo pere de ekfirmaoj kiel “Scoo“, kiu oficiale aperis je la 11-a ĉi-monate, proponante tiun servon en la urbo San-Paŭlo, kaj ĝi estos senpage dum la periodo de testa fazo, ĉe la regionoj de la avenuoj Paulita kaj Faria Lima, krom la parkoj Ibirapuera kaj Villa Lobos.

Inspirata en tiu simila servo funkcianta en la usona urbo San-Francisko, la afero ekdisvolviĝis ĉi-jare en Brazilo pro iniciato de gurpo da entreprenistoj.

La uzanto de la servo nepre havu la koncernan programeton ĉe sia telefonaparato, per kiu oni povas trovi la veturileton kaj legi ties QR-kodon por liberigo, kies efektivigo kostas 1 realon, kun rajto al 4-minuta uzado, kaj la kromaj minutoj kostos po BRL 0,25 pagotaj pere de la registrita kreditkarto.

Post tiu ĉi-monata testa fazo oni haveblos la koncernan telefonprogrameton, kaj la servo iĝos paga ekde venontmonate.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog