“Hey Jude” 50-jariĝas

Verkita de Paul McCartney, la balado “Hey Jude” – kiu staras inter la simboloj pri Beatle-manio, kaj estas inter la plej bonaj muzikoj de ĉiam – atingis hieraŭ (la 26-an) 50 jarojn da ekzisto. Tiu kanzono de McCartney estis prezentita en Usono la 26-an de la 8-a monato 1968, kaj ĝia historio intime rilatas al la persona vivo de lia kunulo John Lennon.

Li konfesis, ke li faris tiun komponaĵon – origine ĝi estis titolita kiel “Hey Jules” – por komforti la filon de Lennon kaj Cynthia, nome Julian, post la eksgeedziĝo de ties gepatroj. En 1996 la filo de John Lennon pagis ĉirkaŭ 25 mil britajn pundojn por la notoj de sonregistrado de “Hey Jude” ĉe konkura vendo, krom GBP 35 mil por objektoj de lia patro.

“Hey Jude” estas tiu kanzono de Beatles, kiu en Usono restis ĉe la unua pozicio pli da fojoj – dum entute naŭ semajnoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog