Militisto 26-jaraĝa iĝis la unua virina piloto en Japanlando

La unua leŭtenanto Misa Matsushima, 26-jaraĝa, iĝis la unua virina piloto pri atakaviadiloj en Japanlando – tiu posteno ĝis nur tri jaroj antaŭe estis ekskluzive rezervitaj al viroj.

Misa – kiu lastmerkrede (la 22-an) ricevis sian atestilon de piloto pri la usona ĉasaviadilo F-15 – estis taĉmentita en la armea aerbazo Nyutabaru, laŭ informis iu porparolanto de Aerarmeo al la novaĵagentejo EFE.

“Mi volas iĝi plena piloto laŭeble plej rapide, por malfermi la vojon al aliaj virinoj”, tion diris Misa Matsushima post ricevi sian atestilon, per komunikaĵo diskonigita de la japana gazeto “Asahi”.

La partopreno de virinoj en la japana armeo daŭras malgranda – tio estas nur 6% de la militistoj, kontraŭ 10% ĝis 15% ĉe aliaj industrilandoj – kaj la registaro proponis duobligi tiun nombron en la venontaj jaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog